2) Jen “Aŭditorio CRAEDO”.

4) Lariko Melnik bonvenigas la ĉeestantojn, dirante ke “ĉi tiu estas la unua provo organizi formalan kunvenon en Dua Vivo”. Laŭ ŝi, “la kunveno estas iom eksperimenta”. Ĉar ne ĉiuj havis eblecon komuniki voĉe, la komunikoj dum la kunveno okazis nur skribe.

6) Sekvante la erojn de la tagordo, Erick Nykvist raportis pri la dimanĉaj Esperanto-rondoj je 18h00 GMT en Esperanto-Lando, kaj pri la Unua Universala Kongreso en Dua Vivo, kiu okazos de la 6-a ĝis la 7-a de Oktobro.

8) Lariko petis al Ferhar Halderman paroli pri sia interreta radio. Laŭ Halderman, tie oni aŭdigas muzikon, prelegojn, intervjuojn, reklamojn kaj aktualaĵojn. La radioelsendo funkcias tage-nokte. Ĝia retejo estas http://esperantoszolnok.ini.hu. Emiliocid Amat diris, ke “estas 3 aliaj radioj kiuj jam parolis pri Dua Vivo: Radio Aktiva el Urugvajo, Radio Verda el Kanado kaj Parolumondo el Brazilo (kun interreta kaj tradicia elsendo)."

10) Erick Nykvist parolis pri la nuna situacio de Esperanto en Dua Vivo. Ĝi ankoraŭ estas tre malforta, sed kun vigla aktivecnivelo: “de tempo al tempo kelkaj novaj esperantoparolantoj alvenas”. “La Esperanto-grupo momente havas 230 membrojn sed la plej granda parto de la membroj subtenas la ideon sed ne parolas la lingvon, kaj aktivas en aliaj medioj.” Laŭ Erick, “ni havas du necesajn taskojn: 1) Instigo de esperantistoj aliĝi al Dua Vivo. 2) Aktivigo de la membroj de la Esperanto-grupo en Dua Vivo”. Poste, oni parolis pri kreado de Esperanto-centro kaj pri helpiloj al novuloj trovi Esperanto-lokojn kaj agadojn en Dua Vivo.